Filo de komercisto en Ortona, li studis ĉe komponisto Saverio Mercadante en la Konservatorio de San Pietro a Majella en Napolo, kie li diplomiĝis pri komponado kaj violono en 1866.
Li laboris en la organizado de spektakloj kaj operoj por fervoj-laboristoj en Ortona kaj Ancona. Li poste transloĝiĝis al Romo, kie per sia tenora voĉo li komencis prezenti sin kaj famiĝis. Tio kondukis lin al la mondumaj rondoj de la itala ĉefurbo, kie li fariĝis kantinstruisto de Margherita di Savoia, la estonta reĝino de Italio. Li amikiĝis kun du grandaj abrucanoj: Gabriele D'Annunzio, unu el la plej grandaj tiamaj italaj poetoj, kaj la pentristo Francesco Paolo Michetti.
En la fino de la jaroj 1870-aj li transloĝiĝis al Londono, kie danke al la urbestro kaj al la subteno de la fama violonĉelistoGaetano Braga, lia samlandano, en 1880 li eniris la kortumon de Reĝino Viktoria kiel kantinstruisto. Tio daŭras ankaŭ sub ŝia posteulo Eduardo la Sepa, kiu en 1908 aljuĝas al li la titolon de granda oficiro de la Reĝa Ordeno de Viktoria (de kiu li jam estis komendatoro). Li estis akceptinta, ne senhezite, la britan civitanecon en (1906) sed ne perdis ligojn al Italio, kiun li regule vizitis.
Palaco Corvo: Muzikmuzeo de Abruco - Arĥivo de F. P. Tosti
La palaco Corvo estis la naskejo de Tosti kaj postrestis la bombardojn de 1943. Ĝi konstruiĝis en la 16-a jarcento sur monaĥejo kaj loĝigis la riĉan familion Corvo [korvo]. Ĝi estas ankaŭ sidejo de la Nacia Instituto "Tosti", kiu disvastigas la tradician abrucan muzikon kaj konservas manuskriptojn de la komponisto.
Teatro "Francesco Paolo Tosti"
La teatro "Vittoria" konstruiĝis meze de la 19-a jarcento kiel novklasika konstruaĵo kun frontaj ornamoj laŭ klasika greka stilo. La operejo estis privata kaj transdoniĝis al la urbo Ortona nur en la 1990-aj, kiam ĝi estis restaŭrita kaj ricevis la nomon de la komponisto.
Bibliografio (en la itala)
Franco Di Tizio, "Francesco Paolo Tosti", Pescara, Brandolini, 1984.