Francesc Cambó i Batlle (katalune fɾənˈsɛsk kəmˈbo) (naskiĝis la 2-an de septembro1876 (nun 1876-09-02) en Verges, mortis la 30-an de aprilo1947 en Bonaero) estis katalunakonservista politikisto, fondinto kaj gvidanto de la aŭtonomia partio Lliga Regionalista. Li estis ministro en pluraj hispanaj registaroj. Li ankaŭ subtenis nombron da artaj kaj kulturaj taskoj, specife, la tradukon de klasikaj grekaj kaj latinaj tekstoj en la Katalunan.
Biografio
Francesc Cambó naskiĝis en Verges en la komarko de Baix Empordà, Katalunio, Hispanio. Li fondis la Lliga Regionalista, regionisman konservisman partion, en 1901. Li estis unu el la unuaj kiuj proponis aŭtonoman sistemon de registaro por Katalunio, kvankam, tiutempe, li nur sukcesis atingi kunfandiĝon de la kvar provincaj entoj en Katalunion (Mancomunitat de Catalunya), kun limigita povo. Li estis elektita membro de la hispana parlamento plurfoje, kaj estis dufoje nomumita ministro en hispana konservisma registaro.
Lia partio, la Lliga, estis la ĉefa reprezentanto de la Kataluna regionisma aŭ naciisma movado. Tamen, en 1931, Esquerra Republicana de Catalunya, maldekstrema naciisma partio, gajnis la elektojn kaj formis la novan aŭtonoman Katalunan registaron (Generalitato de Katalunio).
En la komenco de la Hispana Enlanda Milito, li iris eksterlanden. Dum li komence ne subtenis la fortojn de Francisco Franco, li poste faris tion, timante ke Respublika venko kondukus al maldekstrema Respubliko subtenata de Sovetunio.