La flava linio (angleYellow Line, franceLigne jaune) (aŭ linio 4) estas unu el la kvar linioj de la Metroo de Montrealo. La linio havas tri staciojn kaj transiras la riveron Sankt-Laŭrenco inter la Insulo Montrealo kaj Longueuil, priservante Insulon Saint-Hélène. La flava linio estis parto de la originala reto de 1966 kaj restis senŝanĝa ĝis hodiaŭ, krom la nomoj de la stacioj, kiuj ĉiuj ŝanĝiĝis ekde ĝia inaŭguro.