La MPM-10 (akronimo por « Matériel Pneumatique de Montréal 2010 ») aŭ Azur estas metroo sur pneŭoj de la Metroo de Montrealo. Intencita anstataŭigi la MR-63, enservigitan en 1966, ĝi estis mendita en 2008 de Korporacio de Transporto de Montrealo (STM) al konsorcio formita de Bombardier Transport kaj Alstom. La unua vagonaro ekveturis en la reto dimanĉon la 7-an de februaro 2016[1]. La vagonaroj MPM-10 havas kiel specifecon ne havi apartigon inter la vagonoj (vagonaroj "Boa") donante al ili pli grandan kapaciton kaj ebligante la trairadon de pasaĝeroj de unu vagono al alia.
Bildaro
-
MPM-10 aŭ Azur
-
Balgo de MPM-10
-
Interno de MPM-10
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj