Federico DE ROBERTO (Napolo, la 16-an de januaro 1881 - Katanio, la 26-an de julio 1927) estis itala verkisto, unu el la plej reprezentaj de la movado Verismo. Li influis aŭtorojn kiajn Leonardo Sciascia kaj Tomasi di Lampedusa, kies romano Il Gattopardo sekvas, laŭ kelkaj aspektoj, la majstran verkon de De Roberto La viĉreĝoj.