Esther Zaied, pli bone konata per sia geedza nomo Esther Ofarim (hebreeאסתר עופרים; naskiĝis la 13-an de junio 1941), estas israela kantistino. Ŝi gajnis la duan lokon en la Eŭrovido-Kantokonkurso de 1963 per la kanto "T'en va pas" (Ne foriru), reprezentante Svislandon.
Post geedziĝo kun Abi Ofarim en 1961, ŝi formis kun li la duopon Esther & Abi Ofarim. La paro divorcis en 1970.[1] Post tio la duopo disiĝis kaj ŝi sukcese kontinuis per propra kariero.