La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), nun konata ankaŭ kiel Esperanto-USA, estas la landa organizaĵo de Esperanto en Usono. Ĝi fondiĝis en la jaro 1952, en Sakramento, Kalifornio, kaj post nemultaj jaroj anstataŭis pli fruan organizaĵon, Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), kiel la ĉefa Esperanto-organizaĵo en Usono. La asocio oficiale deklariĝis komunutila laŭ la usona leĝo US 501(c)(3).
Vilĉjo Harris estas ĝia direktoro ekde la 15-a de februaro, 2007. Don Harlow estis la antaŭa direktoro.
Estraro
Ĝian estraron konsistigas la prezidanto, vicprezidanto, sekretario, kasisto, kaj naŭ apartaj estraranoj; ĝi ankaŭ havas multajn komisiitojn kun diversaj taskoj interne de la Esperanto-movado.
La prezidanto de Esperanto-USA laŭ la stato de 2023 estas Filipo Dorcas. Aliaj membroj laŭ la stato de 2023 estas[1]
ELNA administras la plej grandan Esperantlingvan libroservon en Ameriko. Ĝi eldonas dumonatan bultenon Usona Esperantisto. Ĝi ankaŭ foje eldonas librojn pri Esperanto.
La Esperanto-Vojaĝservo - kutime literumata Esperanto VojaĝServo - estas servo instalita de la organizaĵo ELNA post 1952, kiu ekde tiam organizis komunajn vojaĝojn de nordamerikaj esperantistoj, precipe al Universalaj Kongresoj de UEA, ofte kun aparte organizataj antaŭ- aŭ postkongresaj turismaj programoj.