La Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (UME; franceUnion des Espérantistes Malgaches) estas la landa Esperanto-asocio en la afrika ŝtato Madagaskaro. Ĝi estis fondita en 1960, kaj de tiam havas neformalajn rilatojn al Universala Esperanto-Asocio. La asocio havas sian sidejon en Ambohidrapeto, okcidenta antaŭurbo de la ŝtata ĉefurbo Antananarivo. Prezidanto de la asocio laŭ la stato de aprilo 2010 estis Henriel Fidilalao.
La 6-an de januaro 2024 okazis membrokunveno de UME. Nova prezidanto fariĝis Ranja Zafinifotsy. La ĝistiama prezidanto Henriel Fidilalao elektiĝis honora membro.
Suborganizaĵo de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj estis la Junulara Esperantista Organizo de Madagaskaro (JEOM), la landa asocio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Madagaskaro. Ĝi estis fondita en 1963, aliĝis al TEJO en 1988, kaj havis sian sidejon en la ĉefurbo Antananarivo. La 4-an de decembro 2021 ĝi refondiĝis sub la nomo Malagasa Esperanto Junulara Asocio (MEJA).