Enmigrado en Hispanio
La Enmigrado en Hispanio ĉiam ekzistis, sed ekde la 1990-aj jaroj, estis fenomeno de granda gravo demografia kaj ekonomia. Laŭ la oficiala censo de 2009, 12 % de la populacio de Hispanio estas de eksterlanda nacieco. Dum la tuta 20-a jarcento, sed ĉefe dum la 1960-aj jaroj Hispanio estis lando de klara elmigrado, unue al Sudameriko kaj dum la dua duono de la jarcento al Okcidenta Eŭropo. Ĉe la demokratia transiro (1970-aj jaroj) la loĝantaro ekrestis kaj la populacio reprenis ekvilibron ĝis la 1990-aj jaroj kiam la fenomeno invertiĝis kaj la lando ekkomecis akcepti grandajn kvantojn de enmigrintoj de tre diversa deveno. Aktuale la indico de enmigrado estas nur de 0,99 %, kaj okupas la 15-an rangon ene de la Eŭropa Unio.[2] Hispanio estas krome la naŭ alndo kun plej alta procentaĝo de enmigrintoj ene de tiu, sub landoj kiaj Luksemburgo, Irlando, Aŭstrio aŭ Germanio.[3] Hispanio estas krome la deka lando de la mondo kiu plejaj enmigrantoj posedas en absoluta kvanto, malantaŭ Usono, Rusio, Germanio, Ukrainio, Francio, Kanado aŭ Britio.[4] Post kvin jaroj, la eksterlanda populacio kvarobliĝis, ĉar venis al la lando preskaŭ tri milionoj de novaj loĝantoj. Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
|