Emil FILLA (naskiĝis la 4-an de aprilo 1882 en Chropyně, Moravio - mortis la 7-an de oktobro 1953 en Prago) estis ĉeĥa pentristo kaj grafikisto. Li apartenas al la plej gravaj reprezentantoj de ĉeĥa kubismo.
Biografio
Filla naskiĝis kiel filo de fervojisto en stacidomo en Chropyně. Li estis lernanto de kroata pentristo Vlaho Bukovac.
Komence, influite de ekspresionismo vi fondis artgrupon Osma (Oko),
baldaŭ poste li transiris al kubismo.
Dum la dua mondmilito li estis arestita en koncentrejoj Dachau kaj Buchenwald. Dum la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio li estis igita retiriĝi el la publika vivo kaj li dediĉis sin al pentrado de pejzaĝoj.
Literaturo
- Johannes Urzidil: Zeitgenössische Maler der Tschechen: Čapek, Filla, Justitz, Špála, Zrzavý. Bratislava/Preßburg, Forum 1936.
Eksteraj ligiloj