Elfershausen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Kissingen kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, borde de la rivero Fränkische Saale, alfluanto de la rivero Majno (ne miksenda kun la pli norda kaj pli granda rivero Saale, alfluanto de la rivero Elbo). Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2831 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Elfershausen.