Elem Germanoviĉ KLIMOV (ruse Элем Германович Климов; naskiĝis la 11-an de novembro 1933 en Stalingrad, mortis la 26-an de oktobro 2003 en Moskvo) estis rusa filmreĝisoro.
Liaj plej gravaj filmoj estas Agonio (1974-1982), Adiaŭo de Matjora (1979/1983) kaj Iru kaj rigardu (1985). Nur tiuj tri filmoj aperis internacie.
Filmografio
- 1959 — Осторожно: пошлость (Atenton: banalaĵo)
- 1960 — Жених (Fianĉo)
- 1962 — Смотрите, небо! (Rigardu, ĉielo!)
- 1964 — Добро пожаловать, или Посторонним вход воспрещён (Bonvenon, aŭ eniro por fremduloj malpermesita)
- 1965 — Похождения зубного врача (Aventuroj de dentokuracisto)
- 1970 — Спорт, спорт, спорт (Sporto, sporto, sporto)
- 1976 — И всё-таки я верю (Tamen, mi kredas)
- 1981 — Лариса (Larisa)
- 1981 — Агония (Agonio)
- 1981 — Прощание (Adiaŭo)
- 1985 — Иди и смотри (Iru kaj rigardu)