Djenné (ankaŭ Dienné aŭ Jenne) estas historie kaj komerce grava malgranda urbo en la Nigera Enlanda Delto de centra Malio. Ĝi estas ĵus okcidente de la Rivero Bani. Ĝi havas etnike diversan loĝantaron de pri ol 12.000 homoj (en 1987). Ĝi estas fama por ĝia adobaarkitekturo, plej rimarkinde la Granda Moskeo de Djenné, rekonstruita en 1907. En la pasinto, Djenné estis centro de komerco kaj instruo. Ĝia historia urba centro estis nomumita Monda Heredaĵo de Unesko en 1988. Administre ĝi estas parto de la Regiono Mopti.
Djenné, malgraŭ ĝia apudeco, estis neniam parto de la Malia Imperio. Ĝi ekzistis kiel sendependa urboŝtato protektita per muroj kaj la geografio de la enlanda delto. Laŭ legendo, la Malia Imperio provis konkeri la urbon 99-foje, ĝis sukceso. Djenné ne estis konkerita ĝis 1473 fare de la Songhaja Imperio sub gvido de Sonni Ali. La sieĝo de Djenné onidire daŭris 7 monatojn kaj 7 tagojn, kulminante en la morto de la urba reĝo kaj ĝia kapitulado.
La vidvino de la urbo geedziĝis kun Sonni Ali kaj la paco estis restaŭrita. En 1591, Maroko venkis la urbon, poste detruante Songhajan regon en la regiono. En la 1600-aj jaroj, Djenné estis kreskanta centro de komerco kaj lerno. Karavanoj de Djenné frekventis sudajn komercantajn urbojn kiel Begho, Bono Manso kaj Bonduku .
Allogaĵoj inkluzivas la Tombon de Tupama Djenepo, kiu en legendo estis oferita sur la fundamentanto de la urbo, kaj la restaĵoj de Jenné-Jeno, grava urbo de la 3-a jarcento a.K. ĝis la 13-a jarcento.
Djenné estas rimarkinda, ke ĝi iĝas insulo pro rivera pligrandiĝo je fino de la pluvsezono.
Demografio
La loĝantoj de Djenné plejparte parolas songhajajn lingvojn.