Distrikto Leipzig

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Saksio
Administra urbo: Borna
Areo: 1 646 km²
Loĝantoj: 260 429
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 157 po km²
Aŭtokodo: L
Municipokodo: 14729
Komunumoj: 34
Situo ene de Saksio
situo de la distrikto en Saksio

La distrikto Leipzig (germane Landkreis Leipzig) situas en la federacia lando Saksio, en la sudoriento de la nuna ŝtato Germanio. La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 per kunigo de la antaŭe memstaraj distriktoj Leipziger Land kaj Muldental. Administra centro estas la urbo Borna (fine de decembro 2022 19 470 loĝantoj), aliaj gravaj urboj estas Grimma (tiumomente 28 205 loĝantoj), Markkleeberg (24 523 loĝantoj) kaj Wurzen (16 614 loĝantoj).

La distrikto kovras areon de 1 646 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis sume 260 429 loĝantojn. La teritorio ĉirkaŭas la duan duonon de la eksterdistrikta urbo Lepsiko, kaj krome norde kaj nordoriente limas je la distrikto Norda Saksio, sudoriente je la distrikto Centra Saksio, sudokcidente je la najbara federacia lando Turingio kaj okcidente je la najbara federacia lando Saksio-Anhalto. Aparte en la okcidenta duono de la distrikta teritorio estas pluraj pli grandaj lagoj, kiel montras la sekva skema mapo.

Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Leipzig - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

Eksteraj ligiloj

skema mapo de la distriktaj komunumoj
la urbodomo de Borna, la distrikta administrejo kaj ties tria plej granda urbo
Grimma, la plej granda distrikta urbo, borde de la rivero Mulde
la urbodomo de Markkleeberg, la dua plej granda distrikta urbo
muelejego en Wurzen, la kvara plej granda distrikta urbo
la kastelo Altranstädt en Markranstädt, la kvina plej granda distrikta urbo
centaŭra fontano en Frohburg, la sesa plej granda distrikta urbo