Grimma estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la en aŭgusto 2008 fondita distrikto Leipzig de la federacia landoSaksio, kaj antaŭe estis parto de la tiutempa distrikto Muldental (kaj ties tiutempa administra centro). La 1-an de januaro 2011 al la komunuma teritorio per fuzio aliĝis la loĝlokoj de la antaŭe sendependa komunumo Thümmlitzwalde kaj de la historia urbeto Nerchau, la 1-an de januaro 2012 aldoniĝis ankaŭ tiuj de la historia urbeto Mutzschen. Fine de decembro 2022 la urbo Grimma sume havis 28 205 loĝantojn.