La distrikto Altenkirchen situas en la nordo de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Altenkirchen.
Najbaras norde la distriktoj Rhein-Sieg, Oberberg, Olpe kaj Siegen-Wittgenstein en Nordrejn-Vestfalio, kaj sude la distriktoj Vulkaneifel kaj Neuwied en Rejnlando-Palatinato.
La teritorio apartenas al la arbararoriĉa mezalta montaro Westerwald [Vestavalt], kiu norde limas al la same arbara kaj montara regiono Sauerland [Zaŭalant].