La distrikto Ahrweiler situas en la nordo de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la urbo Bad Neuenahr-Ahrweiler, kies mezepoka parto Ahrweiler donis sian nomon al la distrikto.
La riĉa banloko Bad Neuenahr, la pli nova parto de la distrikta ĉefurbo, ekde la 19-a jarcentoj altiris multajn vojaĝantojn, ankaŭ esperantlingvajn; interalie en 1913L. L. Zamenhof pasigis siajn feriojn en Bad Neuenahr kaj renkontiĝis tie kun aliaj movadanoj kiel la juna esperanto-aktivulo Max Butin el la iom pli norda banloko Bad Godesberg. En la urbo kun sia familio ĝis la forpaso en 2021 loĝis la esperantisto Wolfgang Bohr, kiu estis aktivulo kaj ekde 2006 prezidanto de la regiona Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo. La familio interalie funkcias kiel gastiganto de Pasporta Servo. Inter la jaroj 1994 kaj 1996 krome la esperantisto Thomas Pusch laboris kiel kuracisto en la urbo.