Kostolanyi studis en la Universitato de Budapeŝto de 1903 ĝis 1904, studis la hungaran kaj la germanan, poste translokiĝis al la Ĵurnalisma Fakultato (en 1906). Kiel kosmopolita urbo Budapeŝto dum la jarcentŝanĝo multe influis la verkiston ĉar tie li konatiĝis kun la tiamaj elstaraj literaturistoj.
Post mallonga restado en Vieno li hejmenvenis kaj iĝis ĵurnalisto. Li debutis, kiel poeto en 1907 havanta bonajn kritikojn. En 1913 li edziĝis, post du jaroj filo naskiĝis. Li estis framasono. En 1933 li malsaniĝis je kancero.
Kiel verkisto, li provis resti senpolitika kaj distancigi sin de kaj la dekstro kaj la maldekstro, sed li estis atakita de ambaŭ flankoj por unu el liaj eldiroj. Kiel multaj el liaj kolegoj-verkistoj, li malkonsentis kun la ideologio de bolŝevikismo.
Post la Unua Mondmilito, post la falo de la Komunista Partio inter 1919 kaj 1919-21, li altiris multe da atento per sia polemika rubriko "pardono" en la ekstremdekstra gazeto Új Nemzedék (Nova Generacio). Kvankam tio estis nur komence de nacisocialismo, li klare kondamnis ĝian ideologion[2]. Li daŭrigis sian ĵurnalisman laboron post 1920 per la germanlingva taggazeto Pester Lloyd.
Ankaŭ post la Unua Mondmilito, sub la Trianona Pactraktato, Hungario perdis signifan parton de la iama hungara teritorio kaj Kostolanyi estis fortranĉita de siaj gepatroj kaj gefratoj, ĉar Subotica iĝis teritorio de alia ŝtato.
En 1929 li publikigis kritikan studon de Endre Ady. Kosztolányi estis elektita en 1930 kiel la unua prezidanto de la hungara PEN-Klubo..
Verkaro
Kosztolányi estis frua kunlaboranto de gvida hungara literatura revuo Nyugat (hungara por 'Okcidento'), kiu ludis valoregan rolon en la revivigo de la hungara literaturo kaj estis fondita en 1908. Tial li ofte estas nomata membro de la 'unua Nyugat-generacio', kiu ĉefe eldonis poezion. Ekzistas ankaŭ filmversioj de multaj de liaj verkoj.
Li verkis ĉefe poemojn, tradukojn, novelojn kaj prozon;
12 poemaroj
multaj gazetaraj artikoloj
novelaro kvazaŭ romano "Esti Kornél" kies 14-a ĉapitro temas pri satiro en kiu li denuncas la reduktivan rigardon al tradukado kiel simplan transponon de teksto de unu lingvo al alia.
prozaro; interalie Aranysárkány (Ora drako) kaj Édes Anna (Kara Anna) 1926