Dezső Kalocsai [deĵO kaloĉai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kalocsai Dezső estis hungara marksisto, altlerneja instruisto.
Dezső Kalocsai[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1924 (nun 1924-09-28) en Bánréve, li mortis la 15-an de januaro 2006 en Budapeŝto.
Biografio
Dezső Kalocsai ĝis 1945 estis simpla laboristo, post la maturiĝo li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1950 (dum li aliĝis al la komunistoj en 1948), poste li studis 2 jarojn en altlernejo por komunistoj. En la studjaro 1952 li estis lektoro en la universitato, poste 2 jarojn en Scienca Universitato de Szeged. En la sekvaj jaroj li estis docento (1955–1966), profesoro (1966–1990), ankaŭ katedrestro (1953–1979), eĉ fakultatestro (1969–1972). Intertempe li doktoriĝis en 1958 en Universitato Loránd Eötvös, li kandidatiĝis en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1979–1984 li laboris en instituto en Budapeŝto. Li ricevis premion en 1962.
Elektitaj kontribuoj
- A jobboldali revizionizmusról és a baloldali doktrinerségről. (1958)
- Descartes etikája. (monografio kaj disertaĵo, 1964; france: 1973)
- A marxista etika alapjai. (studenta lernolibro en 2 volumoj, 1964–1966, poste plurfoje reeldonitaj)
- Le problème des régles de la morale „provisoire” de Descartes. (1973)
- Spinoza ember és erkölcs eszmékének kérdéséről. (1983)
Fontoj
Referencoj