Cité des Sciences et de l'Industrie
La Cité des Sciences et de l'Industrie (Civito de Sciencoj kaj Industrio) estas la plej granda scienca muzeo en Eŭropo.[1] Situanta en Parko de La Villette en la 19-a arondismento de Parizo, Francio, ĝi estas unu el la tri dekduoj da Kulturaj Centroj de Scienco, Teĥnologio kaj Industrio (CCSTI), promociantaj sciencon kaj sciencan kulturon. Ĉirkaŭ kvin milionoj da homoj vizitas la Civiton ĉiujare. Allogaĵoj inkluzivas planetarion, submarŝipon (Argonaute), IMAX-teatron (La Géode) kaj specialajn areojn por infanoj kaj adoleskantoj. La Civito estas klasifikita kiel "Établissement public à caractère industriel et commercial" (publika establaĵo kun industria aŭ komerca karaktero), specialiĝinta en la subteno de scienca kaj teĥnika kulturo. Kreita je la iniciato de Prezidanto Giscard d’Estaing, la celo de la Civito estas disvastigi sciencajn kaj teĥnikajn sciojn en la publiko, interalie por junuloj, kaj promocii publikan interesiĝon pri scienco, priserĉo kaj industrio. La plej rimarkinda karakterizaĵo de la "bioklimata fasado" fronte al la parko estas "Les Serres" – tri forcejoj po 32 metrojn altaj, 32 metrojn longaj kaj 8 metrojn larĝaj. La fasadoj de "Les Serres" estis la unuaj strukturaj muroj el vitro konstruitaj sen framoj aŭ subtenaj kadroj. Publikaj transportoj
Referencoj
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
FontoEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cité des Sciences et de l'Industrie en la angla Vikipedio. Information related to Cité des Sciences et de l'Industrie |