La bulua lingvo estas afrika lingvo, parolata ĉefe en Kameruno de 800.000 parolantoj, el kiuj 200.000 parolas ĝin kiel gepatra lingvo. Ebolovo kaj Sangmelimo estas la du ĉefaj urboj en kiuj oni parolas la buluan. La buluoj ankaŭ estas la nomo de la etno kiu parolas ĉi tiun lingvon.