Ĝia tigo estas ligneca, nekava, plurfoje disbranĉiĝanta; la pli dika parto estas brun-krusta, la pli junaj tigoj havas helverdan koloron.
La folioj estas kontraŭsidantaj, verdaj aŭ verd-flavaj, ledeceaj, 3-6 cm longaj, glatrandaj, travintraj, ne pintaj. La floroj estas etaj kaj staras grupe ĉe la disbranĉoj. La frukto estas pizogranda , maturiĝante blank-kolora, dugrajna kun densa, glueca suko.
Tiu palearktisa specio estas ankaŭ kuracplanto: oni kolektas en Eŭropo la junajn ŝosojn kun folioj (malpli dikajn ol krajono) de aŭtuno ĝis printempo (ĝis la foliiĝo). La sekiĝa proporcio estas ĉ. 3:1.
La drogo enhavas: kolinon, acetilkolinon, propionilkolinon (tiuj malaltigas la sangopremon), viskotoksinan proteinon kiu efikas je la koro, acidan saponinon, rezinan alkoholon, manniton, sukeron, inoziton, amelon, grasacidon, cerilalkoholon, oksidan enzimon; en la bero viskinon, gluecan, molan rezinon.
Efiko: hipotensiiga (sangopremo-malaltigaĵo), antispasma, ĉesiga de la interna sangado (pulmo, stomako, intesto) (hemostaza), admona de la korfunkciado.
La industrio preparas drogaĵojn el la visko. Oni preparis el la beroj malnov-tempe muŝ-kaptilon kaj eĉ birdokaptilon.
Ne konfuzu kun eŭropa loranto (Loranthus europaeus) ofte nomata flava visko, ĉar tio estas decidua planto, kun nigroverda tigo kaj kun flavaj beroj, starantaj en grapoloj. Ĝi vivas sur kverko.