Bernhard Rensch (n. la 21-an de januaro 1900 en Thale, m. en aĝo de 90 jaroj la 4-an de aprilo 1990 en Münster) estis germana biologo. Li estis ornitologo, evolua biologo, zoologo, biologia konduta sciencisto, neŭrofiziologo kaj filozofo. Ekde la jaro 1947 li estis profesoro pri zoologio kaj direktoro de la zoologia instituto ĉe la universitato de Monastero. Kune kun sia edzino Ilse Rensch (naskonome Maier, 1902–1992) li ankaŭ laboris en la kampo de malakologio kaj priskribis plurajn novajn speciojn kaj subspeciojn de gastropodoj.