Bernardo ROSSELLINO , denaske Bernardo di Matteo Gamberelli , (n. en 1409 en Settignano - m. en 1464 en Florenco ) estis itala , florenca skulptisto kaj arkitekto . Li estis la pliaĝa frato de la skulptisto Antonio Rossellino .
Tomba en San Miniato al Monte (Florenco ). La juna Bernardo estis unue la lernejano kaj kunlaboranto de Leon Battista Alberti . Li junaĝe plenumis multajn verkojn, unue en Toskanio kaj sekve sed nedaŭre en Romo , kie li precipe laboris por la papo Nikolao la 5-a . Inter 1446 kaj 1450 , li revenis al Florenco kaj plenumis la tombmonumenton de Leonardo Bruni en la baziliko Santa Croce .
En 1459 , la papo Pio la 2-a ŝarĝis lin pri la raciema, entuta rekonstruado de la mezepoka urbeto Corsignano konforme al la stilo de renesanca arkitekturo .