Samkiel sia patro, li ĝuis grandan famon pro sia laŭleĝa kompetenteco. Li interesiĝis pri numismatiko kaj arkeologio, specialiĝante pri roma epigrafio. Li ekis la elfosadojn de la roma teatro de Augusta Raurica[1], Svisio, tiele sekurante la bazoj por la sciencaj studoj de la klasika arkeologio norde de la Alpoj.
Vivo
Post studi juron inter 1549 kaj 1560, li iĝis juĝisto en la Imperia Ĉambra Kortego en Speyer. Dum tiu epoko, Basilius surprizis sian patron elektante vivi kun Jacob zur Glocke, iu oraĵisto, anstataŭ je advokato. Post unu jaro kiel juĝisto, li iĝis profesoro en la Universitato de Bazelo
Okaze de la morto de Bonifacius, en 1562, Basilius heredis lian kuriozaĵkabineton. Li ampleksis la kolekton da artaĵoj, antikvaĵoj, moneroj kaj aliaj artobjektoj. Liaj aldonoj al la Amerbach-Kabineto ankaŭ inkludis la ekvivalenton al "la tuta enhavo de minimume du oraĵlaborejoj". Basilius faris inventaron de sia kolekto en 1586, kiu enhavis rimarkindajn erojn tia kia unukornulan kornon kaj dekkvin pentraĵoj de Hans Holbein la Juna (1497-1543). Tio iĝis la ĝermo de la Kunstmuseum Basel.