Li naskiĝis sur la turka insulo Imvroso, en la Egea Maro. Li estas turka civitano, sed etne devenas el la restaĵo de la pontia greka komunumo ekzistinta en la nigramara regiono de Turkujo.
Kiel patriarko li estis speciale aktiva internacie. Unu el liaj unuaj taskoj estis la rekonstruo de la iam persekutitaj ortodoksaj eklezioj de la eksaj socialismaj landoj post la falo de komunismo en 1990. En tia ĉi klopodo li strebis fortigi la ligojn inter la variaj landaj eklezioj kaj patriarkejoj de la ortodoksa komunio. Li daŭrigis repacigan dialogon kun la romkatolika eklezio, komencitan de liaj antaŭuloj, kaj li komencis dialogojn kun aliaj kredoj, inkluzive de kristanaj, islamaj kaj judaj sektoj.
Ŝajne plej eksterordinare, li gajnis reputacion kiel eminenta ekologia aktivulo, metinta la subtenon de la patriarka ofico je variaj internaciaj ekologiaj movadoj. Sekvis por li la kromnomo "la Verda Patriarko".