La nomo Bartolomeo origine estas el la aramea lingvo kaj signifas "filo de Tolmai" (= "filo de la plugisto"). En la epoko de Jesuo, tre konatiĝis la Jesua apostolo Bartolomeo - honore al la kristana sanktulo nomiĝis multaj knaboj dum la sekvaj jarcentoj. La greka formo de la nomo estis Βαρθολομαίος, Bartholomaios , la latinaBartholomeus. La Bartolomeoj festas sian nomtagon je la 24-a de aŭgusto (tiutage okazis la Bartolomea nokto dum la jaro 1572 en Parizo, kiam la katolikoj amasbuĉadis la lokajn protestantajn kristanojn). La grekkatolika eklezio festas la nomtagon de la sanktulo la 11-an de junio.
Ikonografio
La apostolo Bartolomeo plej ofte en skulptaĵoj, pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj bildiĝas kun tranĉilo, foje li ankaŭ portas sian propran haŭton en la manoj. Tio memorigas pri lia martira morto pro senhaŭtigo.