Bad Suderode estas eksa komunumo kaj ekde januaro 2014 parto de la urbo Quedlinburg en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto, kaj ĝis administra reformo en julio 2007 estis parto de pli malgranda distrikto Quedlinburg. Fine de la jaro 2012 la loĝloko havis 1735 loĝantojn.