Artern situas borde de la rivero Unstrut. Ekde la komenco de 2019 la antaŭe sendependaj komunumoj Heygendorf kaj Voigtstedt apartenas al la urba teritorio, kiu pro tio ricevis novan komunuman kodon, do kvazaŭ konsideratas tute nova komunumo. Antaŭ tio la urbo estis la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Mittelzentrum Artern, sed mem ne apartenis al la komunumara teritorio. Nun la urbo ankoraŭ ofertas administrajn servojn al la pli etaj najbaraj komunumoj Borxleben, Gehofen, Kalbsrieth, Mönchpfiffel-Nikolausrieth kaj Reinsdorf.
Historio
La en 786 unuafoje menciita loko limas ĉe Goldene Aue. Urbajn rajtojn oni akiris en 1329. En 1100 Artern estis posedata fare de la grafoj de Honstein, ekde 1510 fare de la Mansfeldanoj kaj inter 1579 kaj 1810 fare de la Elektoprinclando Saksio.
Dum elfosaĵoj oni trovis restaĵoj de malnova akvokastelo. La romanikstila preĝeja ruino Sankta Vito (nun restaŭrita), la paroĥeja kirko Sankta Mario el la 17-a jarcento kaj klasikismaj loĝdomoj de la malfrua 18-a jarcento en la urbokerno intersas arkitekture. La prapatroj de Johann Wolfgang von Goethe ankaŭ originas de Artern.
Salekspluato
La salekspluato okazis jam en la 6-a jarcento kaj gravis ĉefe en la mezo de la 15-a jarcento. Johann Gottfried Borlach, komisiite de la saksia reĝo, faris esploradojn multajn kaj starigis novan salejon en 1727. Ankoraŭ hodiaŭ la salfonto troviĝanta sur parka tombejo estas regiona specialaĵo; ĉirkaŭe troviĝas multaj kuracherboj.
La poeto Novalis, estante laŭ profesio geologo kaj filo de la salejestro - laboris en 1799 por la salkolekta muro. En Artern li komencis la skribon de la romano Heinrich von Ofterdingen kie la signo romantikisma de la "blua floro" unuafoje aperis. La akvo de la salejo uzatas memkompreneble ankaŭ por la loka naĝejo.
En Artern okazis ĉiujare ankaŭ Putofesto kaj Oktobra festo. En Artern estas tradiciriĉa maŝinfabriko nomita Kyffhäuserhütte Artern.