Ĉiukaze por la celebro de la Argentina Centjariĝo alvenis al Bonaero, la ĉefurbo de la Respubliko kaj centro de la celebrado, kvankam ne la nura ejo, ambasadoroj kaj specialaj delegitoj, kiuj estis ricevitaj de la prezidento José Figueroa Alcorta. La festoj ekis la 21an de majo de 1910.
La vizito plej esperita estis tiu de la infantino Isabel de Burbono, nome onklino de la reĝoAlfonso la 13-a de Hispanio, kiu gastis ĉe la palaco de la familio Bary, ĉe la avenuo Alvear kaj kiu inaŭguris novan konstruaĵon konata kiel Palaco Vera kiun konstruigis la riĉa terposedanto Eustoquio Díaz Vélez hijo - filo de la generalo de la Argentina Milito por Sendependiĝo nome Eustoquio Díaz Vélez - precize ĉe la Avenuo Majo, la nova kaj plej prestiĝa avenuo de la urbo Bonaero.Sur tiu sama avenuo alia impona konstruaĵo estis inaŭgurita la 25an de majo de 1910: nome la konstruaĵo La Inmobiliaria, konstruigita de la riĉa entreprenisto Antonio Devoto kaj projektita de la elstara arkitekto Luis Broggi, ambaŭ de la itala komunumo. Alvenis ankaŭ estroj de najbaraj landoj kiaj Pedro Montt, prezidento de Ĉilio kaj Eugenio Larraburu, vicprezidento de Peruo. Italio estis reprezentita de la profesoro Ferdinando Martini kaj Germanio de la generalo Colmar von der Goltz. La guberniestro de Kubo post la Hispana-usona milito, nome Leonard Wood, delegito de Usono, alvenis kun ŝiparo, kaj alvenis ankaŭ membro de la reĝa familio de la Japana Imperio, nome Eki Mocki. Ankaŭ alvenis reprezentantoj de Urugvajo, Paragvajo, Francio, Rusio kaj Nederlando. Granda Britio senkulpigis sin pro neesto pro la morto de la reĝo Eduardo la 7-a.