La genro konsistas el arboj, arbetoj aŭ arbedoj kun ruĝe deskvamiĝanta arboŝelo kaj manĝeblaj ruĝaj beroj[1]. La frukta disvolviĝo estas prokrastita dum ĉirkaŭ kvin monatoj post polenado, tiel ke la floroj aperas samtempe kun la maturiĝantaj pasint-jaraj fruktoj [1].
Naciaj nomoj
Specioj
Freŝdata studaĵo kiu analizis ribosomanDNA de arbuto kaj parencaj genroj sugestas ke arbuto estas parafiletika kaj ke la mediteraneaj specioj de Arbutus estas pli forte parencaj kun Arctostaphylos, Arctous, Comarostaphylis, Ornithostaphylos kaj Xylococcus ol kun la okcident-nordamerikaj specioj de arbuto, kaj ke la apartigo inter la du grupoj okazis je la limo inter la Paleogeno kaj la Neogeno [2].
Arbutus unedo (Okcidenta arbuto). Vaste disvastiĝinta en la Mediteranea regiono kaj ankaŭ en okcidenta Francujo kaj okcidenta Irlando same kiel en la sudo de Algarvo en Portugalujo.
Rimarko : la frukto de la orientaziaMyrica rubra ofte estas mistradukita kiel arbuto.
Arbutus 'Marina' kun nesciata parenco kun A. menziesii.
Okcidenta kaj orienta arbuto nature hibridiĝas kie ili havas komunajn arealojn; la hibrido estas nomata Arbutus × andrachnoides (sin. A. × hybrida, aŭ A. andrachne × unedo), heridigante trajtojn de ambaŭ gepatroj, sed kutime tiuj hibridoj malofte naskigas plantidojn el semoj.
↑ 1,01,1Mabberley, D.J. 1997. The plant book: A portable dictionary of the vascular plants. Cambridge University Press, Cambridge angle
↑Hileman, L.C., Vasey, M.C. & Parker, V.T. 2001. Phylogeny and Biogeography of the Arbutoideae (Ericaceae): Implications for the Madrean-Tethyan Hypothesis. Systematic Botany26 (1): 131–143 angle
angle Hileman, Lena C., Vasey, Michael C., & Thomas Parker, V. 2001 : Phylogeny and Biogeography of the Arbutoideae (Ericaceae): Implications for the Madrean-Tethyan Hypothesis. Systematic Botany 26 (1): 131–143.