Anna BIJNS, en la malnova nederlanda lingvo ankaŭ Anna Byns, [bejns] (naskiĝis la 5-an de marto 1493 en Antverpeno, mortis la 10-an de aprilo 1575 en la sama urbo) estis flandra verkistino. La verkaro de Bijns sendube instigis la revivigon de virinaj rajtoj kaj libereco.
Vivkuro
Anna Bijns naskiĝis el riĉeta familio burĝa. Detalojn pri ŝia vivo ni devas precipe dedukti el ŝiaj verkoj. Kiel infano ŝi loĝis en la tajlora butiko De Cleyne Wolvinne (La malgranda lupino) ĉe la urbodoma placo de Antverpeno, kune kun siaj gepatroj Jan Bijns Lambertsz. kaj Lijsbeth Voochs. Dum sia junaĝo ŝi amis pasie iun, kiun ni ne konas, kaj kiu malnoble estis malfidela al ŝi. Tio rompis ŝian senteman koron: poste restis nur al ŝi moko kaj insulto por la dolĉa sento de la amo. "Pli akra ol dolĉa" estis ŝia devizo.
Anna Bijns preferis skribi laŭ la formo ĝenerale uzata de la Retorikistoj: la «Refereyn» (Refreno). Ĝi konsistas el diversaj multliniaj strofoj, finiĝantaj per verslinio, kiu ĉiam estas ripetata. En sia petola vivperiodo Anna Bijns skribis tiel laŭ la «amema» kaj la «malserioza» maniero, sed kiel pliaĝulino ŝi verkis mistikajn, memkulpigajn versojn.
Kiam ŝi vidis la spiritrevolucion, kiu okazis ankaŭ en sia urbo, ŝi vere estis konsternita. Tuj tamen ŝia iama pasia temperamento prenigis al ŝi la plumon por militiri kontraŭ «la herezuloj por protekti la religion, la aŭtoritaton kaj la moralon» laŭ ofte kruda maniero. Kaj mirige, ŝi estis preskaŭ sola por rebate respondi al la multaj poeziaĵoj kaj kantoj de la Protestantoj.
En 1528 aperis ŝia poeziaro kun longa titolo: Dit is een schoon ende suverlick boecxken inhoudende veel scoone constige refereynen van de eersame ende ingeniose maecht, Anna Byns (Tio ĉi estas bela kaj pura libreto enhavanta multajn belajn artajn refrenojn, faritaj de la honorinda kaj genia Virgulino Anna Bijns), unu el la plej akraj, pasiaj, meritaj verkoj de la tuta 16-a jc., vera spegulo de tiu tempo. Kiel instruistino Anna Bijns edukis la junularon "laŭ la vera katolika religio".
En Esperanto aperis de ŝi la poemo Merten Luther kaj Merten van Rossum (Belga Antologio, flandra parto, p. 72, en traduko de Hector Vermuyten). La plej granda malamiko de Bijns estis Merten Luther (Lutero). Ŝi preferas super li la sangeman samnoman rabistestron Merten van Rossum el Gelderlando, la teroriston de la antverpena loĝantaro.
Ekstera ligilo
(nederlanda) Ekzemplo de Refereyn Arkivigite je 2009-04-03 per la retarkivo Wayback Machine