Alcázar de San Juan estas urbo de la regiono Kastilio-La Manĉo (Hispanio), lokita en la nordoriento de Reĝurbo. Ĝi situas je 160 km sude de Madrido kaj proksime de la limo kun la provincoToledo. Okcidente de Alcázar de San Juan ekzistas tri lagunoj nomataj "La Veguilla", "Laguna del Camino de Villafranca" kaj "Laguna de Las Yeguas", kiuj konvertiĝis en grava birdorifuĝejo pro la reduktado de aliaj ejoj kiel la Nacia Parko de Tablas de Daimiel. Alcázar estas la deka vilaĝo plej loĝata en Kastilio-La Manĉo.
Historio
La urbo konservas valorajn restaĵojn el la romia epoko, kiam, laŭ onidiroj, estis fondita la vilaĝo sub la nomo "Alces", militista tendaro de Romio, starigita en la proksimecoj de la nuntempa urbo. Meze de la 19a jarcento alvenis la fervojo en la regionon kio konsekvence kreskigis ĝin, kio konvertis ĝin en ĉefa nukleo de la hispania fervoja retaro. El la 20a jarcento menciindas ke dum la periodo de la Dua Hispana Respubliko, la urbo reŝanĝis sian nomon al "Alcázar de Cervantes" por eviti la religiecan duan nomon. Dum la Hispana intercivitana milito Alcázar estis strategia centro pro la fervoja nukleo. Dum postaj jaroj la loĝantaro estis akre subpremata, kio videblas en la tombejo kie troviĝas komuna truo kun pli ol 400 viktimoj pro la subpremado.