Agnes de Poitou

Agnes de Poitou
imperiestredzino
Henriko la 3-a transdonas la „Oran Libron“ (Speyerer Evangeliar, Codex Aureus), al Sankta Maria, la patronsanktulino de la katedralo de Speyer. Maria mane benas imperiestrinon Agnes. Fone la katedralo de Speyer. (Echternach, libropentraĵo, ĉirkaŭ 1045)
Henriko la 3-a transdonas la „Oran Libron“ (Speyerer Evangeliar, Codex Aureus), al Sankta Maria, la patronsanktulino de la katedralo de Speyer. Maria mane benas imperiestrinon Agnes. Fone la katedralo de Speyer. (Echternach, libropentraĵo, ĉirkaŭ 1045)
Persona informo
Agnes von Poitou
Naskiĝo ĉirkaŭ 1025
en Potevio
Morto 14-an de decembro 1077 (1077-12-14)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj mezaltgermana vd
Familio
Dinastio Ramnulfidoj vd
Patro Vilhelmo la 5-a, duko de Akvitanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Agnes de Burgundio, dukino de Akvitanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Odo de Gaskonjo, Vilhelmo la 6-a, duko de Akvitanio, Vilhelmo la 7-a, duko de Akvitanio kaj Vilhelmo la 8-a, duko de Akvitanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Henriko la 3-a (1043 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Adelheid II van Franken (en) Traduki, Judith of Swabia (en) Traduki, Konrado la 2-a, duko de Bavario, Henriko la 4-a, Matilda of Swabia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
Dukino de Bavario
Dum 1055–1061
Antaŭulo Konrado la 2-a de Bavario
Sekvanto Oto el Northeim
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Agnes de Poitou [pŭatu] aŭ imperiestrino Agnes (naskiĝis ĉirkaŭ 1025; mortis la 14-an de decembro 1077 en Romo) estis edzino de imperiestro Henriko la 3-a, kaj post lia morto, dum la ne-plenaĝeco de ilia filo Henriko la 4-a, de 1056 ĝis 1061 regentino de la Sankta Romia Imperio. En 1061, pro neintencita papa skismo, ŝi forlasis la regadon, sed plu sekurigis la tronsukcedon por sia filo.