ĉirkaŭ 548-788 Triba duklando (unua) 788-907 Reĝlando de Karolidoj en Bavario 907-1180 Triba duklando (dua) 1180-1623 Teritoria ŝtato en la Sankta Romia Imperio
976 Imperiestro Oto la 2-a detronigis la bavaran dukon Henriko la 2-a, nomata "Henriko la Kverelanto", kaj samtempe apartigis la markionKarantanio de Bavario kaj levis ĝin al propra duklando Karintio. Ankaŭ la markio de Verono kaj Friuli estis apartigitaj de Bavario, kiu fariĝis je triono malpli granda. Memstara parto, sed ankoraŭ ligita al Bavario, fariĝis la Orienta Markio, kiun donacis imperiestro Oto la 2-a al la babenbergano Leopoldo la 1-a. Tiu markio nomitis ekde 996 Regio Ostarricchi, ekde 1130/1135 Marchio Austriae. En 1156 ĝi estis efektive apartigita de Bavario kaj plialtigita al duklando Aŭstrio; ĝi iĝis poste arkiduklando Aŭstrio kaj kerno de la nuna Aŭstrio. - De 1027 ĝis 1180 ankaŭ Tirolo apartenis al Bavario.
1255-1340 Divido en du partojn: Supra kaj Malsupra Bavario
1349-1508 Denove dividita: Kvar partoj estis regataj kiel memstaraj duklandoj de diversaj vitelsbaĥaj familio-branĉoj, kiuj ofte militis unu kontraŭ la alia. Ili estis:
Bavario-München
Bavario-Ingolstadt (ĝis 1447, tiam aligita al Bavario-Landshut)