854 Frostia
|
asteroido
|
asteroido
|
Oficiala nomo
|
854 Frostia
|
Aliaj nomoj
|
1916 S29; 1931 MB; 1935 QE; 1950 VP
|
Nomita laŭ
|
Edwin Brant Frost vd
|
Malkovro
|
Malkovrinto
|
Sergej Beljavskij
|
Dato de malkovro
|
3-a de aprilo 1916
|
Loko de malkovro
|
Simeizo
|
Orbitaj ecoj
|
Asteroida familio
|
asteroida zono vd
|
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido
|
354,326 Gm (2,369 AU) 292,801 Gm (1,957 AU) 415,852 Gm (2,780 AU)
|
Discentreco
|
0,174
|
Meza anomaliangulo
|
154,919°
|
Klinangulo
|
6,091°
|
Periodo
|
1 331,422 tagoj (3,65 jaroj)
|
Meza cirkulrapido
|
19,21 km/s
|
Longitudo de suprenira nodo
|
190,837°
|
Argum. de periapsido
|
83,494°
|
Naturaj satelitoj
|
S/2004 (854) 1
|
Fizikaj ecoj
|
Diametro
|
6,35 ± 0,16 km
|
Maso - Denso - Surfaca falakcelo
|
~ 1015 kg ? (890 ± 140) kg/m3 ~ 0,0042 m/s² ?
|
Rotacia periodo
|
1,565 tago (37,728 horoj)
|
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
|
Surfaca temperaturo
|
~ 181 K
|
Geometria albedo
|
~ 0,1 ?
|
Observaj ecoj
|
Spektroklaso
|
?
|
Absoluta magnitudo
|
12,1
|
|
854 Frostia estas malgranda duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita de la rusa astronomo Sergej Beljavskij elde la Simeiza observatorio la 3-a de aprilo 1916, dum la unua mondmilito.
Ĉar la observatorio de Simeizo ne povis plu komuniki kun la Astronomisches Rechen-Institut de Berlino, la asteroidoj tiam malkovritaj ricevis provizorajn numerojn kun la greka litero Σ, kiu estis ŝanĝita al S.
Nomo
Ĝia nomo honoras la usonan astronomon Edwin Brant Frost.
Satelito
Julion 2004, satelito estis malkovrita per analizo de lumaj kurboj[1] far de Raoul Behrend, Laurent Bernasconi, Alain Klotz, kaj Russell I. Durkee[2]. Ĝia diametro estas de ĉirkaŭ 4,6 km, kaj ĝi orbitas je 17 km for de 854 Frostia kun periodo de 37.728 ± 0.001 horoj, do en kaptita rotacio kun la ĉefa korpo.
Ĝi ricevis la provizoran nomon S/2004 (854) 1.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj