La tiel nomata Ubaida periodo venis al subita fino en orienta Arabio kaj la Omana duoninsulo je 3800 a.K.
En Sirio, amastomboj ĉe la antikva urbo Tell Brak, devenantaj de ĉ. 3800 ĝis 3600 a.K., estis eltrovitaj, sugestante progresintan militadon ĉirkaŭ tiu periodo.
3800–2700 a.K. – Konstruiĝis la dolmeno de Dombate en nuna Galegio.
3800–3200 a.K. - Konstruiĝis ankaŭ 120 "kojnaj tomboj" en Irlando.
3760 a.K. - la unua jaro de la hebrea kalendaro, kiu latine ricevis la nomon Anno Mundi, "de la [unua] jaro de la mondo", tio estas de la mondokreo; en la hebrea לבריאת העולם, "ekde la kreo de la mondo".