Estas konstruita la tiel nomata fostapado (angle nomiĝinta "post track"), praa altvojo en la malsekejoSomerset Levels de Anglio, proksimume ok kilometrojn okcidente de la urbeto Glastonbury. Ĝi datiĝas de ĉ. 3838 antaŭ nia erao kaj estas unu el la plej malnovaj inĝenieritaj vojoj malkovritaj en Norda Eŭropo
La pado Sweet (ne "dolĉa pado", sed nomita laŭ malkovrinto de la familia nomo "Sweet"), antikva altvojo en la sama malsekejo proksime de la fostapado,estas konstruita en 3807 aŭ 3806 antaŭ nia erao. Dendrokronologio ebligis tre precizan datigon de ambaŭ historiaj strukturoj, kiuj kompareblas al modernaj tabulaj padoj.