Kadre de la Egipta antaŭdinastia periodo komenciĝas la Nakada-kulturo: tiam jam dum 2000 jaroj en la valo de Nilo ekzistis organizita agrikulturo kaj konstruado de grandaj konstruaĵoj, kaj ekde ĉirkaŭ la jaro 4000 antaŭ nia erao estis uzata mortero. Ĝis la jaro 3300 a. K., antaŭ la unua egiptia dinastio, Egiptio estos dividata en du reĝlandojn, konatajn kiel Supra Egiptio (Ta Shemau) kaj Malsupra Egiptio (Ta Mehu). La dividlinio estis tirita proksimume tra regiono de la hodiaŭa Kairo.
Ĉirkaŭ la jaro 4000 a.K., kadre de la Banpo-kulturo en la valo de Flava Rivero iom oriente de Ŝjiano estas konstruitaj pli ol 100 loĝejoj ĉirkaŭantaj komunuman centron nomatan 姜寨, pinjineJiāngzhài.
Ĥalkolitika templa komplekso konstruiĝas en regiono norde de la Azova Maro ĉirkaŭ kvar grandaj kurganoj - ĝi ricevas la nomon MarnaKresto kaj situis proksimume 30 kilometrojn nordokcidente de la moderna urbo Luhansko.