148780 Altjira
transneptuna objekto
astronomia simbolo
Altjira kaj ĝia satelito fotitaj per Hubble en 2006 Altjira kaj ĝia satelito fotitaj per Hubble en 2006
asteroido • transneptuna objekto
Oficiala nomo
148780 Altjira
Aliaj nomoj
2001 UQ18
Astronomia simbolo
vd
Nomita laŭ
Altjira vd
Malkovro
Malkovrinto
Deep Ecliptic Survey
Dato de malkovro
20-a de oktobro 2001
Loko de malkovro
Tucson (Usono )
Orbitaj ecoj
Asteroida familio
transneptuna objekto vd
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido
6,623 Tm (44,271 AU ) 6,198 Tm (41,429 AU) 7,048 Tm (47,113 AU)
Discentreco
0,06420
Meza anomaliangulo
126,969°Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo
5,194°
Periodo
107591,709 tagoj (294,570 jaroj )
Longitudo de suprenira nodo
1,638°
Argum. de periapsido
302,050°
Terdistanco - Minimuma
6,046 Tm (40,418 AU )
Naturaj satelitoj
1
Fizikaj ecoj
Diametro
Kombinata : 331 ± 51/187 km Ĉefa korpo : 246 ± 38/139 km
Maso - Denso
3,99×1018 ± 6,7×1016 kg 0,3 ± 0,5/0,14 g/cm³
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo
0,043 ± 0,182/0,01
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo
5,8
148780 Altjira estas tre granda, malhela duopa transneptuna objekto , malkovrita la 20-an de oktobro 2001 en la kadro de la astronomia kampanjo Deep Ecliptic Survey elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak proksime de Tucson (Arizono , Usono ).
En la mitologio de la indiĝenaj aŭstralianoj Arrernte de la centra Aŭstralio , Altjira estas la ĉefa dio de la sonĝa tempo ; li kreis la Teron , kaj reiris en la ĉielon .
Ecoj
Robert Johnston atribuas al ĝi kombinatan diametron inter 144 kaj 382 km (107 – 284 km por la ĉefa korpo) kaj kombinata maso de 3,99×1018 kg.
Por Michael E. Brown , ĝi havas diametron de 264 km, taksita per radiometria mezuro kaj eble estas nanplanedo .[ 1]
Orbito
Pro ĝiaj malgrandaj orbitaj discentreco kaj klineco , ĝi estas rigardita kiel "klasika" objekto de la Kujper-zono , aŭ kubevano .[ 2] Ĝi tamen estas en orbita resonanco 2:7 kun Urano .
Satelito
Ĝia satelito estis malkovrita la 6-an de aŭgusto 2006 per observo elde la kosmoteleskopo Hubble , anoncita la 14-an de marto 2007
Tiu satelito havas diametron de 221 ± 34/125 km (inter 96 kaj 255 km), tie estas 90 % de la diametro de la centra korpo. Ambaŭ korpoj orbitas ĉirkaŭ komuna baricentro kun periodo de 139,561 ± 0,047 tagoj , orbita duona grandakso de 9904 ± 56 km kaj orbita discentreco de 0,3445 ± 0,0045.
La rotaciaj periodoj de ambaŭ korpoj estas ankoraŭ nekonataj.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj