10 Higio (Hygiea) estas la kvara plej granda asteroido de la asteroida zono (post 1 Cereso, 4 Vesta kaj 2 Palaso) kun granda dimensio de 530 km kaj maso de ĉirkaŭ 2,9% el tiu de tiu zono, sed ĝia malheleco igas ĝin malfacile videbla.
La surfaco de 10 Higio komponiĝas de karbonata materialo similas al la ĥondritoj. Ĝi estas plej granda ano de la klaso de C-tipaj asteroidoj, kiu plej abundas en la ekstera parto de la ĉefa asteroida zono.
La analizo de ĝia luma kurbo estis malfacila pro ĝia malrapida rotacio (22 horoj kaj 37 minutoj, kiam la rotaci-periodo de la ordinara grandaj asteroidoj estas inter 6 kaj 12 horoj). Ĝi lasas pensi ke 10 Higio havus retrogradan rotacion[2], en ambaŭ okazoj, la (absoluta) kliniteco estus proksima de 60°.
La kosmoteleskopo Hubble kapablis vidigi la neregulan formon de 10 Higio[3], sed nenia luno estis trovita.