(84922) 2003 VS2
Transneptuna objekto
(84922) 2003 VS2 fotita de la Kosmoteleskopo Hubble
transneptuna objekto • plutoneno • asteroido
Oficiala nomo
(84922) 2003 VS2
Aliaj nomoj
2003 VS2
Malkovro
Malkovrinto
NEAT
Dato de malkovro
14-a de novembro 2003
Loko de malkovro
Mt. Palomar (Usono )
Orbitaj ecoj
Asteroida familio
plutoneno transneptuna objekto vd
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido
5,872 Tm (39,249 AU ) 5,443 Tm (36,386 AU) 6,300 Tm (42,112 AU)
Discentreco
0,07295
Meza anomaliangulo
25,711°Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo
14,827°
Periodo
89811,968 tagoj (245,892 jaroj )
Longitudo de suprenira nodo
302,608°
Argum. de periapsido
110,269°
Terdistanco - Minimuma
5,300 Tm (35,427 AU )
Fizikaj ecoj
Dimensioj Diametro
627.6 × 531 × 494.6 km 523 ± 35 km
Maso - Denso
7,5 × 10¹⁹ kg 1 g/cm³ (supozita)
Rotacia periodo
0,309 tago (7,42 horoj )
Geometria albedo
0,147
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo
4,2
Videbla magnitudo
19,7 vd
(84922) 2003 VS2 estas tre granda, ne tre hela transneptuna objekto malkovrita la 14-an de novembro 2003 en la kadro de la astronomia kampanjo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT ) elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio , Usono ).
Orbito
Ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno kaj estas do klasifikata kiel plutoneno . Ĝia orbito estas malpli discentra kaj malpli klinata ol tiu de Plutono ; ĝi trakuras sian orbiton en preskaŭ 246 jaroj kaj venis en sian perihelion la 7-an de novembro 2002 .
Grando
En 2007 , ĝia diametro estis taksata per la kosmoteleskopo Spitzer je 725 ± 200 km.[ 1] Tamen en 2012 ĝi estis malgrandigita al 523+35 −34 km per observoj elde la kosmoteleskopo Herschel .
Michael E. Brown rigardas ĝin kiel "verŝajnan nanplanedon "[ 2] kun diametro de 537 km, tamen en 2019 , oni determinis, ke (84922) 2003 VS2 estas elipsoida sur la bazo de stelaj kaŝadoj en 2013 kaj 2014 .[ 3] La luma kurbo derivata de la kaŝadoj sugestas, ke tiu objekto ne estas en hidrostatika ekvilibro kaj do ne estas nanplanedo. Ĝiaj dimensioj estas taksataj je 627.6 km × 531 km × 494.6 km. Pro malĉeesto de konata natura satelito , ne eblas kalkuli ĝian mason, sed supozante denson de 1 g/cm³, tipa ĉe la mezgrandaj TNOj , ĝia maso estus ĉirkaŭ 7,5 × 10¹⁹ kg.
Notoj kaj referencoj
↑ Fizikaj Eceoj de la Kuiper Zonaj Objektoj kaj Centaŭroj: Trudoj elde la kosmoteleskopo Spitzer, de J. Stansberry, W. Grundy, M. Brown, D. Cruikshank, J. Spencer, D. Trilling, J.-L. Margot; el The Solar System Beyond Neptune (angle )
↑ Kiom da nanplanedoj en la ekstera sunsistemo ? El la paĝaro de Dr. Michael E. Brown, ĉe Caltech , Divido pri Geologia kaj Planeda Scienco (angle )
↑ La Trans-Neptuna Objekto (84922) 2003 VS2 per Stelaj Kaŝadoj, G. Benedetti-Rossi kaj aliaj, el The Astronomical Journal Vol. 158, N° 4; 27-a de Septembro 2019 (angle )
Eksteraj ligiloj