Łobez (kaŝube: Łobéz; dum la historio estis jenaj nomoj: Lobis 1271, Lobese 1280, Lobse 1285, Labes, germane: Labes) estas urbo en la provinco Okcidenta Pomerio de Pollando.
Historio
En la frua Mezepoko aperis la defenda burgo de la gentoPomerianoj sur la dekstra bordo de la rivero Rega kaj apude oni alkonstruis la ĉeburgejon (subburgejon). La antaŭburgo fariĝis la ĝermo de la posta urbo, kaj tie grupiĝis la meti-komercista loĝantaro, kaj plenumis la centron de administra kaj milita centro. La unua mencio pri la urbo estas de la jaro 1114, en tiu dokumento estis menciita Bork el Łobez. La sekvonta mencio estas de la jaro 1247, kie la vendanta la proprieton Siemyśl nomas sin Borko el Łobez, kaj la sekvonta el la jaro 1271. En tiu oni mencias pri kavaliro Wolf Borko kiel la posedanto de Łobez, latine: „dominus de Lobis”. La familio (gento) Bork (Borkoj), la gentopatro de de Borkoj estis Borko la 1-a, certe li kaj lia filo 'rzebysław estis grandsinjoroj (nobeloj) slav-devenaj ĉe la korto de Princoj de Pomerio. Przebysław estis menciita en la dokumento en la latina lingvo el la jaro 1186 kiel Pribislaus filius Borconis. La sekvonta historio de Łobez estis ligita ankaŭ kun la familio Bork, kiuj estis la posedantoj de la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo.
Łobez estas unu el la urboj kiuj kiel la unuaj ricevis la urborajtojn en la jaro 1275, jam en la jaro 1295 estas kiel la urbo, en la jaro 1348 aperis denove la dokumento laŭ la leĝo de Lubeko. En la 14a jc jam aperas la urbestro kaj la Urba Konsilantaro. Tiam Łobez estis ĉirkaŭita per la defendmuroj, kiuj restis ĝis la 18a jc. En la jaro 1460 la urbo havis propran justicon. La historio de Łobez estis ligita kun la familio Bork. Tiuj fondintoj kaj posedantoj de la urbo Łobez, Resko kaj Węgorzyno pli efike setligis la la terenoj apud la rivero Rega. La familio Bork konstruis kastelon nord-orienten de la hodiaŭa urbo, tamen ĝi estis malkonstruita en la jaro 1832.
En la 18-a jarcento oficiale oni stabligis la distriktojn de la nobelaro de Pomerio: Distrikto de la familio Bork (Borkischer Kreis), kaj najbare de ĝi la distrikto de familio Osten (Ostenscher Kreis; la familio posedis la urbojn: Drezdenko kaj Santok) kaj distrikto de familio Dewitz (Daberscher Kreis / nun: Dobra) - ĉiuj ĉe la limoj de la Nova Markio en la limoj de Margraflando Brandenburgio (vidu la apudan mapon). La familioj: Bork, Osten kaj Dewitz el Dobra en la jaro 1815, post la likvido (nuligo) de servuto fare de la aŭtoritaoj de Prusio, tiuj familioj subordiĝis al la administrado de la ŝtato (Prusio). Establigita estis la distrikto Regenwalde, en kiu ankaŭ estis urbo Płoty kaj ĝia la plej proksima ĉirkaŭaĵo. Okazis la korektoj de la limoj kaj la likvido de la enklavoj. Dum la jaroj 1818-1945 la urbo administre apartenis al la distrikto Regenwalde, komence kun la sidejo en Regenwalde (nun pole Resko), kaj de la jaro 1860 la sidejo de la distriktestro estis en Łobez. Tio okazis post la konstruo de la unua en la distrikto la fervojo Stargard-Koszalin (en la jaro 1859), tiam oni translokigis la sidejon de la distriktestro al Łobez. Tamen la nomo de la distrikto restis Regenwalde kaj la distrikto apartenis al la Administra Distriktaro Szczecin. En la jaro 1922 la urbanoj honorigis la memorojn de la mortintoj de 208 la loĝantoj de Łobez dum la Unua Mondmilito kaj oni starigis la monumenton de Rolando sur la spaciale ŝutita monteto kaj financita pere de la kolektado de la monoj kaj konstruis tion ĉirkaŭ unu milo de la lokaj senlaboruloj (vidu du apudajn fotoj). En la jaro 1931 oni faris 12-minutan mutan (senvoĉan) filmon pri la konstruado de la monumento. En la jaro 1945 la urbo estis 60% detruita.
En la bataloj partoprenis malgranda taĉmento de partizanoj de Łobez, konsistanta de poloj kaj kelkaj aliaj nacioj, fuĝintoj de la apudaj germanaj devigaj labor-tendaroj kaj de la germanaj milit-kaptitejoj. En Łobez germanoj establigis dum la Dua Mondmilito du devigajn labor-tendarojn.
Post la fino de Dua Mondmilito Łobez eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio.
Al Łobez iom post iom venadis por ekloĝi ĉi tie, unue soldatoj kaj militkaptitoj (malliberigitaj fare de germanoj), poloj kiuj dum la Dua Mondmilito laboris en tiu urbo kaj regiono kiel la devigaj laborantoj alportitaj tien fare de germanoj, kompreneble fine venis tien repatrujigantoj de la orientaj partoj de la Dua Pola Respubliko aneksitaj de Sovetunio.
Bibliografio
Tadeusz Białecki, Z dziejów ziemi łobeskiej, Szczecin: Instytut Zachodniopomorski, 1971.
Zbigniew Harbuz, Kalendarium ziemi i powiatu łobeskiego, Łobez: Starostwo Powiatowe w Łobzie, 2007.
Kazimierz Rymut, Nazwy Miast Polski, Vroclavo: Zakład Narodowy im. Ossolińskich, 1987.
Urbestroj
1632 – Carsten Beleke
1806 – s-ro Nemitz
1670 – Bernd Bublich
1809 – Johann Georg Falck
1700 – Paul Belecke
1823–1840 – Johann Friedrich Rosenow
1702 – s-ro Theele
1842–1844 – Adolf Ludwig Ritter
1723 – F. C. Hackebeck
1844–1845 – Albert Wilhelm Rizky
1734 – F. W. Weinholz
1846–1852 – Heinich Ludwig Gotthilf Hasenjäger
1736 – s-ro Schulze
1852–1864 – Carl Albert Alexander Schüz
1732 – s-ro Hackenberken
1921 – Willi Kieckbusch
1745 – M. C. Frize
1945 – s-ro Hackelberg, Teofil Fiutowski, Stefan Nowak, Feliks Mielczarek