La 19-an de junio 1940, post dutaga batalo, la germana armeo okupaciis Epinalon. Ĝi forlasis la urbon la 23-an de septembro 1944.
Esperanta vivo
Ekzistis du esperantaj kluboj dum la jaroj 1990-2003 kiuj harmonie funkciis,
unue kadre de la Naturamikoj kun kursoj gviditaj de Marie-Antoinette Bernardin, kaj due de 2000 ĝis 2003 Spina Klubo kun kursoj gviditaj de Emmanuel Desbrières kaj Florence Desbrières.
Esperantistoj zorgas pri la ĉaledo de la Naturamikoj ĉe la lago Bouzey apud Epinal.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Epinal-bildo.
Epinal-bildo estas viv-kolora gravuraĵo pri popola temo. Pasinte vendataj far migrantaj vendistoj (kolportistoj), ili ŝuldas sian nomon al la franca urbo Epinal, kie unuafoje produktiĝis tiuj bildoj, en la jaro 1796. Epinal-bildo pra-nepas de la bildigado, popola negoccela arto naskita en la 15a jarcento, precipe celanta la malklerajn kamparanojn. La esprimo "Tio estas Epinal-bildo" rilatas al la famo kaj banaleco de tiuj bildoj.