La historia urbokerno estas ekde 1967 proklamita kiel urba monumentrezervejo. En 2001 Nový Jičín akiris prestiĝan titolon "Historia urbo de la jaro". Sidejo de la mondkonata ĉapelfabriko Tonak kun pli ol 200jara tradicio. Mortis ĉi tie fama generalo Ernst Gideon von Laudon.
Historio
Blazono de urbo
Mano eliranta el nubo, kiu tenas duonon de envolvita pafaĵo en ruĝa kampo, blazono de senjoroj el Kravaře.
Situo
Vilaĝo, la antaŭulo de la hodiaŭa Starý Jičín (Malnova Jičín), situis ĉe pado kuniganta urbojn Hranice na Moravě, Český Těšín kaj Opava jam en la 12-a jarcento. Ĉi tiea gardburgo estis en la 2-a duono de la 13-a jarcento alikonstruita je masonita, ŝtona sidejo. Sed pro nekonvenaj lokaj kondiĉoj estis sur la rivero Jičínka fondita nova sidejo Nový Jičín. La unuaj informoj pri ekzistado de la urbo devenas el komenco de la 14-a jarcento. La urbo rapide pliriĉiĝis, tial oni alpaŝis al konstruado de remparoj, paroĥeja gotika trinava preĝejo kaj urba burgo, aliĝanta al la remparoj. Husanaj militoj subtenis en la urbo bohemian elementon kaj per alveno de familio Žerotínidoj fine de la 15-a jarcento okazas periodo de kulmina prospero de la urbo. En la jaro 1558 la riĉa urbo elaĉetis sin el servuteca administrado de Žerotínidoj kaj ĝi eĉ aĉetis kelkajn proksimajn vilaĝojn kaj urbeton Štramberk. En la jaroj 1533–1558 estis la malnova burgo detruita, por ke ĝi faru lokon por novkonstruaĵo de kastelo de Žerotínidoj. La urbo staris dum nobelara ribelo je kontraŭhabsburka flanko, ĉar ĝi estis plene nekatolika. La batalo sur Blanka Monto tial signifis finon de evoluo de la urbo. Dum la tridekjara milito estis la urbo tute prirabita. La militeventoj kaj ekonomia stagnado kaŭzis ankaŭ stagnon en konstrua evoluo de la urbo, kies reviviĝo okazis nur en la 18-a jarcento. Vico da domoj ricevis barokan kaj klasicisman fasadojn. Pestkolono plenigis la placon en la jaro 1710. Fine de la 18-a jarcento venis en la urbon imperiestra landvojo kuniganta urbojn Brno, Olomouc kaj Český Těšín. El la situo en la frekventata komunikaĵo la urbo denove gajnis per komerco kun drapo. Al longa tradicio de drapproduktado ligis unuaj teksfabrikoj en la 19-a jarcento, sed ekde la 2-a duono de la 19-a jarcento ombrigas ĝin evoluanta ĉapelindustrio (uzino por ĉapeloj – Tonak).
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
8 645
1880
10 274
1890
15 695
1900
12 003
1910
13 859
1921
17 643
Jaro
Loĝantoj
1930
13 997
1950
14 699
1961
16 547
1970
19 573
1980
31 506
1991
28 955
Jaro
Loĝantoj
2001
25 325
2011
23 202
2014
23 676
2016
23 571
2017
23 550
2018
23 567
Jaro
Loĝantoj
2019
23 496
2020
23 260
2021
22 656
2022
22 813
2023
23 015
2024
22 993
Membrigo de urbo
Nový Jičín nuntempe membriĝas en ses partojn sur ok katastraj teritorioj:
Nový Jičín, k. t. Nový Jičín-město, Nový Jičín-Dolní Předměstí kaj Nový Jičín-Horní Předměstí
regula kvadrata placo kun vico da bele konservitaj renesancaj kaj barokaj burĝaj domoj kaj baroka pestokolono el 1680 - supozeble kiel unusola en la tuta Ĉeĥio ĝi estas ornamita seninterrompe en sia tuta longeco per urboarkadoj, troviĝantaj ankaŭ en la apudaj stratetoj (en 2008-9 la placo trapasis ampleksan rekonstruon)
parte konservitaj originaj remparoj el 1330–1396 kun kanona „paroĥeja bastiono“ el komenco de la 17-a jarcento
kastelo Žerotín - origine fortikigita domo el la 14-a jarcento rekonstruita je palaco en gotika kaj renesanca stiloj, nuntempe sidejo de Distrikta patrujscienca muzeo kun daŭra ekspozicio pri historio de la urbo kaj pri evoluo de ĉapelmodo kaj kun portempaj temekspozicioj
renesancstila malnova poŝtoficejo el 1583, nuntempe sidejo de la Urba kulturcentro
baroka paroĥa preĝejo Ĉielenpreno de Virgulino Maria el 1729-1732
teatro - luksa novrenesanca konstruaĵo el 1885-1886, interne unu el la plej modernaj teatroj en Ĉeĥio
Famaj personoj
En la urbo restadis J. A. Komenio, generalo Suvorov eĉ rusa caro Aleksandro la 1-a (Rusio). En la jaro 1790 ĉi tie mortis generalo Laudon. La urbo estas ankaŭ naskiĝloko de verkistinoBožena Benešová.
En 6 km fora vilaĝo Hodslavice naskiĝis elstara historiisto František Palacký. Sian junaĝon (inkluzive la sovetian invadon en 1968) pasiĝis en la urbo ankaŭ fama kanzonisto Karel Kryl, kiu ĉi tie verkis sian kanton "Bratříčku, zavírej vrátka" (Frateto, fermu la pordeton).