Ákos Seress

Ákos Seress
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1958 (1958-11-24)
en Budapeŝto
Morto 13-an de februaro 2013 (2013-02-13) (54-jaraĝa)
en Columbus
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ohia Ŝtata Universitato - doktoro de filozofio (–1985) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ákos Seress [Akoŝ ŝereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Seress Ákos estis hungara matematikisto, altlerneja instruisto.

Ákos Seress[1] naskiĝis la 24-an de novembro 1958 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de februaro 2013 en Columbus (Ohio).

Biografio

Ákos Seress maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Post la diplomo li laboris en la universitata matematika instituto. Li doktoriĝis (Ph.D.) en 1985 en Ŝtata Universitato de Ohio, poste li esploris en la instituto en Budapeŝto. En 1989 li reiris al universitato en Colombus, kie li estis asistanto, poste docento (1995), fine profesoro (2000). Tamen en tiu periodo li ofte prelegis en Universitato de Okcidenta Aŭstralio kaj en aliaj universitatoj. Li okupiĝis pri kombinatoriko kaj grupoteorio. Li mortis frue pro kancero.

Elektitaj artikoloj

  • An introduction to computational group theory, 1997
  • Codes and Designs, kun iu alia, 2002
  • Construction of 2-Closed M-Representations, 2012

Lia libro

  • Permutation Group Algorithms, 2003

Fontoj

Referencoj