Ágnes Eperjesi [Agneŝ eperjeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eperjesi Ágnes estis hungara fotisto, grafikisto, tipografo, altlerneja instruisto.
Ágnes Eperjesi[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1964 en Budapeŝto.
Biografio
Ágnes Eperjesi akiris majstran diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1991, sed en la studjaro 1989 ŝi studis en en:Academie Minerva. Ekde 1989 ŝi ekspoziciis. En la 1990-aj jaroj ŝi laboris plej ofte eksterlande helpe de stipendioj (Vieno, Londono, Usono kaj Romo). En 2010 ŝi akiris sciencan gradon DLA en Hungara Belarta Universitato, inter 2011 kaj 2021 ŝi instruis en la sama universitato. Baldaŭ ŝi docentiĝis en Universitato Metropolitan. Ŝi ricevis stipendiojn inter/en 1992-1995, 1998-2001, 2004, 2005-2007, premiojn inter 1995-2014.
Ŝiaj artaĵoj (elekto)
- Újszülöttek (1996)
- Polaroid fotogrammok (1998)
- Főzési tanácsok (2002)
- Önarckép-szeletek, Családi album (2004)
- Private Protest (2007-2008)
Ŝiaj solaj ekspozicioj (elekto)
- 1989 Szombathely
- 1991-1992, 1994-1996, 1998, 2000, 2002, 2004, 2006, 2008-2010, 2012, 2014-2019 Budapeŝto
- 1992 Hamburgo, Varsovio
- 1994, 1997 Szeged
- 2018 Bruselo
Ŝiaj grupaj ekspozicioj (elekto)
- 1989, 1992, 1995, 1999-2007, 2010-2015 Budapeŝto
- 1990 Parizo
- 1995 Linz, Ljubljano, Hamburgo
- 2007 Novjorko, Bonaero, Debrecen, Berlin
- 2010 Varsovio
- 2016 Dunaújváros, Miskolc
Fontoj
Referencoj