Ádám Politzer

Ádám Politzer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1835 (1835-10-01)
en Alberti
Morto 10-an de aŭgusto 1920 (1920-08-10) (84-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Malnova juda tombejo en Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Alice Friedländer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
profesoro
otorinolaringologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ádám Politzer [policer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Politzer Ádám estis hungara-aŭstra kuracisto, otorinolaringologo, profesoro.

Ádám Politzer

Ádám Politzer [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1835 en Alberti (nun urboparto de Albertirsa). Li mortis la 10-an de aŭgusto 1920 en Vieno.

Biografio

Ádám Politzer devenis el juda familio. Li akiris kuracistan diplomon (M.D.) en universitato de Vieno en 1859. Post siaj studoj li komencis labori en laboratorio, kie li okupiĝis pri la aŭda sistemo. En 1861 li publikigis siajn unuajn rezultojn pri nova tekniko de la orelmalsanoj. Tio estis konata kiel politzerigo. En la postaj jardekoj, la tekniko estis vaste adoptita ĉie en la mondo, alportante famon al Politzer. Same en 1861 li estis nomumita privata profesoro, en 1870 eksterordinara profesoro, en 1895 publika ordinara profesoro. En 1863 li malfermis privatan otologian klinikon, kie alvenis pacientoj el la tuta mondo. Li estis ĉefdirektoro de la kliniko inter 1889 kaj 1907.

Elektitaj publikaĵoj

  • Die Beleuchtungsbilder des Trommelfells (1865)
  • Zehn Wandtafeln zur Anatomie des Gehörorgans (1873)
  • Lehrbuch der Ohrenheilkunde (1878)
  • Die anatomische Zergliederung des menschlichen Gehörorgans im normalen und kranken Zustande (1889)

Fontoj