Wilhelmsdorf estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim kaj en la distriktaroMeza Frankonio de la federacia landoBavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1528 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Hagenbüchach-Wilhelmsdorf - administra ligo de la najbaraj komunumoj Hagenbüchach kaj Wilhelmsdorf por komuna plenumo de pluraj centraj servoj.
La loĝloko fondiĝis fare de hugenotoj en 1688,[1] kaj ĝis la komenco de la 20-a jarcento la prediko en la loka kirko estis franclingva. En la 19-a jarcento la posteuloj de la lokaj hugenotoj aparte konatis pro produktado de altkvalitaj ŝtrumpoj, poste precipe pro la produktado de ekzaktecaj desegniloj.