Kvankam estante figurarta aŭtodidakto, en la sfero de medita pentroarto li apartenas al la plej konataj kaj plej popularaj artistoj en Ĉeĥio.
Biografio
Li lernis metion de ŝipmekanikisto (1980), faris abiturientan ekzamenon en maŝinindustria mezlernejo en Strakonice (1983) kaj finstudis en maŝinindustria fakultato de Teknika altlernejo en Prago (1990).
Por esprimi siajn viziojn li ekpentris meditajn bildojn, samjare forlasis sian profesion kaj komencis okupiĝi plene pri pentroarto, celante transdoni al la spektantoj trankviligan kaj harmoniigan energion kaj laŭeble inspiri ilin dum ilia propra spirita serĉado.
Verkaro
Ekde 1991 Václav Švejcar realigis multajn apartajn ekspoziciojn en tuta Ĉeĥio, en 1991 ankaŭ en Novjorko, kaj partoprenis en pluraj komunaj ekspozicioj, krom Ĉeĥio ankaŭ en Germanio (1990), Aŭstrio (1996,1997 kaj 2004) kaj Florido, Usono (2006). Detalan liston vidu en la oficiala retpaĝo de la aŭtoro (vidu sube).
Liaj bildoj aperas krome en diversaj magazinoj, libroj kaj kovertoj por kompaktdiskoj pri spirita muziko.
Literaturo
Funk, Karel: Tři duše naboso. Meditace nad duchovní cestou.(Táňa Fišerová, Dana Majdová, Václav Švejcar).Olomouc: Fontána, 2002. 254p. ISBN 80-86177-89-3.